Coelho Neto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1864 en Caxias | ||||
Morto | 28-an de novembro 1934 (70-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Religio | Spiritismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Law School, University of São Paulo (en) - juro (1883–) Faculdade de Direito do Recife (en) - juro vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Preguinho (en) , Emmanuel Coelho Netto (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto poeto politikisto memuaristo verkisto de porinfana literaturo verkisto literaturkritikisto kronikisto folkloristo dramaturgo ĵurnalisto universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Braziljo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henrique Maximiano COELHO Neto [enhiki maksimianŭ koeljŭ netŭ], pli konata nur kiel Coelho Neto (en la malnova brazila ortografio Coelho Netto) (naskiĝis en la 21-a de februaro 1864, en Caxias (Brazilo), Maranjo, Brazilo, kaj mortis en la 28-a de novembro 1934, en Rio-de-Ĵanejro), estis brazila romanisto, rakontisto, kritikisto kaj teatra verkisto. Li estis la fondinto de la Seĝo 2 de la Brazila Beletristika Akademio, en 1897, por kiu elektis kiel patronon la poeton Álvares de Azevedo (1831-1852).
En 1899, publikiĝis en aldono de L'Espérantiste traduko de unu el liaj rakontoj, verŝajne la dua brazila verkaĵo tradukita en Esperanton. En la 1910-aj jaroj, li opiniis favore al Esperanto ĉe la brazila gazetaro.